Wir verwenden Cookies, um die Benutzerfreundlichkeit dieser Webseite zu erhöhen (mehr Informationen).

Prof. Dr. Werner Gitt

La bibliaj mirakloj

At first glance miracles seem unrealistic in our time because we are strongly influenced by science. The second half of the last century in particular has seen amazing revelations and progress in scientific and technical fields.

Man has travelled to the moon. Dolly the sheep has been cloned and the human genome has also been sequenced. Can we believe in the miracles of the Bible in such enlightened times as ours? The resurrection of the dead, the healing of the sick or physical miracles like the instant calming of the storm on the Lake of Galilee — are they still acceptable for us today?

Author and scientist Werner Gitt deals with these and similar issues in this tract.

10 Seiten, Best.-Nr. 126-35, Kosten- und Verteilhinweise | Eindruck einer Kontaktadresse


La bibliaj mirakloj

Mirakloj ŝajnas al ni en nia science kondiĉita tempo unuarigarde nerealaj. Precipe la dua duono de la pasinta jarcento regalis nin per revoluciaj ekkonoj kaj sukcesoj sur la kampoj de la scienco kaj tekniko:

  • 1938: la germana inventisto Konrad Zuse (1910-1995) konstruis la unuan programstireblan komputoron en la mondo.
  • 1967, 3-an de decembro: la sudafrika kuracisto Christiaan Barnard (1922-2001) la unuan fojon sukcese transplantis la homan koron.
  • 1969, 21-an de julio: homo la unuan fojon metis sian piedon sur la lungrundon. La astronaŭto Neil Armstrong proklamis kun plena fiero de la mondtrabanto la frazon: „Eta paŝo por unu homo, sed giganta paŝo por la homaro!”
  • 1996: La embriologo Ian Wilmut en Skotlando klonis la ŝafon Dolly.

Tiuj ĉi nemultaj ekzemploj povus peri impreson, kvazaŭ la homo preskaŭ ne plu havus limojn de siaj faroj. Okaze de la tuta kredo je sciencoj, multaj niaj samtempuloj havas problemojn rilate la Biblion. Ili ĝin obĵetas per argumento, ke en la „Libro de la libroj” estas priskribitaj multaj science ne kompreneblaj aferoj, kiel ekzemple:

  • naskiĝo per virga virino
  • releviĝo el la mortintoj
  • blinduloj povas denove vidi, lamkripluloj povas subite marŝi
  • la suno ricevas komandon: „Haltu!”

Ni estas konfrontitaj per la fenomeno de la bibliaj mirakloj kaj starigas al ni demandon, ĉu oni povas ilin ankoraŭ rakonti al la moderna homo de la 21-a jarcento. Per nia unua paŝo ni kiel respondon donas unue la momente validan difinon D1 pri la miraklo:

D1: Miraklo starigas nin en miregon, ĉar ĝi aperas neatendite kaj neprikalkuleble kaj kontraŭstaras nian normalan observadon.

Se la mirakloj estas neatenditaj, kio do estas la atendito?

Tiu ĉi demando helpas nin desegni klaran distinglinion inter mirakloj (la neatendito) kaj nemirakloj (atendito). Ĉiuj eventoj en nia mondo okazas interne de la kadro de firmaj leĝecoj. Tiujn neŝanĝeblajn determinecojn oni nomas naturleĝoj. Post ĉio, kion ni scias, la naturleĝoj estas konstantaj – ili estas neŝanĝeblaj ek de ilia instalo okaze de la kreado. Ili ebligas larĝan liberspacon por la plej diversaj teknikaj inventoj, kaj ili ekskluzivas multajn nur en nia imago elpensitajn procedojn kiel nerealigeblaj.

Mirsento okaze de la naturleĝoj

Ĉu ni estas kapablaj ankoraŭ sufiĉe senti miron pri la efikeco de la naturleĝoj? Ili atingas gigantajn rezultojn! Kiam mi antaŭ nelonge troviĝis en la haveno de Hamburgo, mi observis, kiel iu ŝipo en la havena akvo efektivigis malrapidajn movojn. Pensante pri tio mi rememoris pri iu naturleĝo, kiu estis rekonita jam de Arĥimedo (287-212 a. K.): „La naĝanta korpo elpuŝas precize tiom da likvaĵo, en kiu ĝi naĝas, kiom ĝi mem pezas.”

Ĉu ni verdire konscias, kiel grandioza okazo tio ĉi estas? Se ekzemple rato surbordiĝas, la ŝipo tuj reagas kaj sinkas precize tiom pli profunde en la havenakvon, ke ĝi elpuŝas la akvokvanton precize egalan al la pezo de la rato. Se ni volus tiun kvanton de la nova sinkprofundo kalkuli, tio por ni tute ne estus eble. Ni ne konas la precizan formon de la ŝipo; kelkloke jam la farbo loziĝas kaj probable iom da helico rigardas elsuper la akvo. Sed ĉiuj-ĉi aspektoj devus esti precize konsideritaj en la kalkulo, ĉar ili kundecidas la finkalkulon. En realo tio okazas momente kaj en ekzakta maniero. Kiu donas al la akvomolekuloj komandon retiriĝi iomete flanken, por ke la ŝipo povu sinki pli profunden precize koresponde kun la pezo de la rato?

La naturleĝo validas tamen ne nur por la ŝipo en la hamburga haveno, sed por ĉiuj ŝipoj de la mondo. Ĝi validas por la ludanaseto en la bankuvo, sed same por la viva anaso en lago aŭ rivero. Neniu povas surbaze de nekalkuleblaj formo kaj strukturo de la plumoj elkalkuli la precizan sinkprofundon de anaso. Kiu zorgas, por ke la kondiĉoj de tiu tiel simple formulebla naturleĝo kun tiel komplikaj sekvoj estas konstante kalkulataj, por ke la leĝo estu obeata ĉiutempe kaj ĉiuloke? Devas ekzisti iu, kiu ĉion-ĉi kalkulas kaj poste realigas laŭ la rezultoj!

Kiu zorgas por la konsekvenca plenumiĝo de la naturleĝoj?

Fakte troviĝas iu, kiu zorgas por la plenumiĝo de la naturleĝoj. Pri Li ni povas legi en la epistolo al Kolosanoj 1,17: „Kaj li estas antaŭ ĉio, kaj en li ĉio ekzistas.” Tiu ekzisttenanto de la mondo estas la sama, per kiu ĉiuj aferoj estas kreitaj: „Ĉar en li kreiĝis ĉio en la ĉielo kaj sur la tero, ĉio videbla kaj nevidebla, ĉu tronoj, ĉu regecoj, ĉu estrecoj, ĉu aŭtoritatoj; ĉio kreiĝis per li, kaj por li” (Kolosanoj 1,16). Tiu Unu, kiu estas la Kreinto de ĉiuj aferoj, estas ankaŭ la ekzisttenanto; estas la Sinjoro Jesuo Kristo! Ni povas diri ankaŭ tiel ĉi: Jesuo havas la superecon super ĉiuj aferoj de mikrokosmo ĝis makrokosmo.

La kreado mem estas la evento, kiu ne okazis helpe de la naturleĝoj. Ĉi tie la Kreinto ĉion kreis surbaze de sia plenpovo, sia vorto, sia potenco kaj sia saĝo. Por tion efektivigi li ne bezonis la naturleĝojn. La naturleĝoj tiel ne estas la kaŭzo, sed la rezulto de la kreado. Post la finplenumita kreado ĉiuj naturleĝoj troviĝas „en funkciado”, tiel ke nun ĉiuj procedoj funkcias laŭ tiuj naturleĝoj. Jesuo estas la garantianto por tio, ke ili estas ĉie kaj ĉiam realigataj. Por tio li ne bezonas komputilon nek aliajn helprimedojn. Lia ĉiopova vorto sufiĉas. En la epistolo al Hebreoj ĉapitro 1,3 tiel tekstas pri li: „Li subtenas ĉion per la vorto de sia potenco.” Tiu retenagado fare de Jesuo manifestiĝas, el la aspekto de la sciencoj, per la naturleĝoj. En sia tuto tiuj naturleĝoj faras firman kadron, en kies interno okazas ĉiuj procezoj de la mondo.

Kie do estas la loko por mirakloj?

Praktike la naturleĝoj havas efikon de „supera kortumo”, kiu decidas, ĉu iu procezo en nia mondo estas permesata aŭ ne. La pli multaj de la kompleksaj procedoj en nia kreitaro (ekz. funkciado de cerbo, evoluo de embrioj) estas por ni homoj neimiteblaj kaj „mirindaj”, tamen neniu naturleĝo estas malobeita. Ĉar tiuj procedoj aperas atendite, tial ni ankaŭ la plej kompleksajn kaj ne plene komprenitajn aferojn de nia mondo ne prenas por mirakloj. Konkorde al tiuj ĉi pensoj ni povas konfronte al D1 proponi pli precizan difinon de la miraklo D2:

D2: La mirakloj estas tiaj eventoj en spaco kaj tempo, kiuj okzas ekster la kadro de niaj naturleĝoj.

Ni homoj povas fari nenion por malefektivigi la naturleĝojn. La mirakloj tiel ne povas esti faritaj de la homoj. La Biblio raportas al ni pri diversaj situacioj, en kiuj Dio aŭ Jesuo efektivigis miraklojn, kiel ekzemple:

  • La trairo de la izraela popolo tra la Ruĝa maro (2 Moseo 14,16-22)
  • La longa tago ĉe Josuo (Josuo 10,12-14)
  • La trankviligo de stormo (Marko 4,35-41)
  • Jesuo marŝas surface de maro (Johano 6,16-21)
  • La sanigo de la blindnaskito (Johano 9,1-7)
  • La nutraĵprizorgo de 5000 viroj (Johano 6,1-15)
  • La revivigo de Lazaro (Johano 11,32-45).

Atentigo: Se kelkaj homoj tamen povas okaze efektivigi aferojn, kiuj troviĝas ekster la kadro de la naturleĝoj, tiam ili agas en la nomo de aliaj povoj. Aŭ ili estas la disĉiploj de Jesuo, komisiitaj de sia Sinjoro [ekz. Petro marŝas surface de akvo (Mateo 14,29), Petro sanigas en la nomo de Jesuo la laman viron antaŭ la templa pordego (Ago 3,1-9)], aŭ temas pri sorĉistoj kaj guruoj, kibernitaj per demonpovoj [ekz. la sorĉistoj de la egipta faraono (2 Mos 7,11-12)].

Ĉu la biblie atestitaj mirakloj estas klarigeblaj helpe de la naturleĝoj?

Dio povas agi enkadre de la naturleĝoj, sed pli ofte tio okazas ekster de ili. Ĉe Jakobo 5,17-18 estas raportite pri Elio, ke lia preĝo dum tri jaroj kaj duono malebligis pluvon – kaj post aldona preĝo la pluvo tuj okazis. Dio agis kaj lasis okazi sian volon. Tamen meteorologo el sia vidpunkto ĉi tie ne vidas malefektivigon de la naturleĝo.

En la tempo de la klerismo oni trakombis ĉiujn bibliajn tekstojn laŭ tio, ĉu la en ili raportitaj okazintaĵoj estas klarigeblaj per la naturleĝoj. La mirakloj ekster de la naturleĝoj estis obĵetitaj kiel neeblaj kaj la koncernaj bibliaj raportoj estis facilanime proklamitaj neveraj.

La bibliaj okazintaĵoj ne volas nek povas en la pli oftaj okazoj esti komprenitaj en la kadro de la naturleĝeco. Dio agas suverene. Li estas la leĝdonanto, pro tio Li mem ne estas subigita al ili. En sia agado Li estas barata de neniu limo: „Ĉar ĉe Dio nenio estas neebla” (Luko 1,37). Lia volo okazas.

La kreitaro mem, kiel ĝi estas priskribita ĉe 1 Moseo 1, estas la unua en la Biblio priskribita miraklo. Dio kreas dum sia sestaga agado laŭ siaj ideoj kaj laŭ sia plano mirindan kosmon kaj la tutan vivon sur la tero.

La homiĝo de la Filo de Dio estas la ekstraordinara miraklo kaj la mistero de Dio: la virgulino Mariao fariĝas graveda per la Sankta Spirito. Jesuo venas tiamaniere en nian mondon kaj estas samtempe la Filo de Dio kaj la filo de la homo. Per sia surkruca morto li finpagas nian kulpon kaj iĝas tiel nia garantianto por la eterna vivo.

La releviĝo de Jesuo estas la sekva tre elstara evento, kiu eskapas ĉiun naturleĝan klarigon. Ĉiu provo, ĉi tie testi biologian aŭ medicinan klarigon, preterpasas la esencon. La releviĝo estas kaj restas aparta ago de Dio kaj okazis ekster la naturleĝoj.

Pro kio Jesuo faris miraklojn?

La mirakloj de Jesuo estas nedisigeble ligitaj kun lia mesaĝanonco. Li ne venis de la ĉielo kun pasporto kaj notaĵo „Filo de Dio”, sed li manifestis sin per sia plenpovo en parolo kaj ago kiel la Sendito de Dio. Lia aŭtoritato kiel la Kreinto, Savanto kaj la eterna Reĝo estis emfazita per la akompanaj mirakloj kaj signoj. Ili estas la integra parto de lia misio kaj instruo.

Post ĉio jam ĝis nun dirita ni povas nur plu pli precize koncepti la Die efektivigitajn miraklojn kaj per D3 formuli tiele:

D3: Mirakloj estas mirindaj kaj ekstraordinaraj agoj kaj okazintaĵoj, kiujn Dio aŭ Lia Filo Jesuo Kristo faras, kaj la procedoj pliparte okazas ekster la naturleĝa kaŭzeco.

Diference de la demonflanka efikado, la mirakloj de Dio servas:

  • al lia gloriĝo [ekz. la kreado (Psalmo 19,2), la sanigo de la blindnaskito (Johano 9,3b)]
  • kiel helpo por la homoj [ekz. roko en dezerto donas akvon (2 Moseo 17,1-6), korvoj prizorgas la malsatan Elion (1 Reĝoj 17,6)]
  • por fortigi la fidon [ekz. la vino dum la nupto en Kanao (Johano 2,11b)]
  • aŭ por savi el plago [ekz. la trankviligo de la stormo (Marko 4,39)].

La miraklo de la fido

Al la plej grandaj mirakloj de nia tempo apartenas, se la homoj sekvas la vokon de Jesuo kaj tiel trovas la eternan vivon. Koncerne tion la naturleĝoj ne bezonas esti malefikigitaj, sed la malnova pensmaniero devas esti ŝanĝita per la nova. En Agoj de la apostoloj 16,23-34 estas priskribita ekzemplo de karcermajstro kaj ties ŝanĝiĝo ek de la didistanco al la fido. Al la demando: „Kion mi devas fari, por ke mi estu savita?” Paŭlo kaj Silaso diras al li: „Fidu en la Sinjoron Jesuon, kaj vi estos savita, kaj via domo!”

Pro kio Paŭlo ne diras: „Kredu en Dion!”? Al tio la karcermajstro kun certeco respondus: „Ni ĉi tie en Grekio havas sufiĉe da dioj, kiel: Zeŭso, Kronoso kaj Rheao, Poseidono, Hadeso, Apolo, Artemiso kaj Hermeso.” Sed Paŭlo nomas Jesuon, la Krucumiton kaj Resurektiton. Nur en li troviĝas la savo kaj la eterna vivo por ĝin havi. Al la demando de la karcermajstro pri la savo tiam troviĝis unu nura respondo. Ĝi tekstis tiam kiel ankaŭ niatempe: „Jesuo!” Tion la viro komprenis, kaj li alprenis Jesuon sia persona Savanto.

Estas kurioze, kiom longan tempon bezonis tiu viro por fari decidon. En la meznokto li la unuan fojon aŭdis pri la vojo de la savo. Certe Paŭlo kaj Silaso interparolis kun li pli amplekse, sed – eĉ se ni kalkulas pri kelke da horoj, tamen ĉio okazis enkadre de unu nura tago. Tio povas al kelkaj legantoj doni kuraĝon, se ili hodiaŭ la unuan fojon eksciis pri la evangelio. Oni ne bezonas 23 aŭ 168 predikojn por konverti sin. La potenco de la evangelio estas tuj efika. Se temas pri la „miraklo de la fido”, la naturleĝoj ne bezonas esti superigitaj. Sed preskaŭ ĉiam estas la malfacilege superigeblaj muroj de nia volo, kiujn oni devas transsalti:

  • la murojn de propra fiksiĝinta pensmaniero
  • la murojn de fiero kaj de memjusteco
  • la murojn de malmoliĝinta koro.

La efiko ĉe la persono, kiu atingas la fidon, transigas ĉiujn homajn komprenojn kaj imagojn. Tia homo venas de sia vojo de pereo sur la vojon de la savo kaj samtage fariĝas civitano de la ĉiela regno: „Ĉar nia burĝrajto estas en la ĉielo” (Filipanoj 3,20). Ni vidas: atingi la personan fidon en Jesuon Kriston resp. konvertiĝi, tio estas la plej granda afero, kiu povas en nia vivo okazi. Faru ankoraŭ hodiaŭ la decidon vivi kun Jesuo Kristo! Kun sekva preĝo vi povas transiri en tiun savdonan fidon kaj rezervi vian lokon en la ĉiela regno:

„Sinjoro Jesuo, mi volas ankaŭ iam atingi la ĉielan regnon. Purigu min de ĉia fiero kaj de la ceteraj pekoj en mia vivo. Mi kredas, ke vi estas Dio kaj ke por ni homoj vi resurektis. Vi estas mia Savanto. Mi konfidas min al vi kaj mi prenas vin nun en mian vivon. Mi petas vin, venu en mian koron, estu vi la mastro de mia vivo kaj konduku min sekure al la celo! Amen!”

Direktoro kaj profesoro emer.
D-ro.-Inĝ. Werner Gitt