Wir verwenden Cookies, um die Benutzerfreundlichkeit dieser Webseite zu erhöhen (mehr Informationen).

Prof. Dr. Werner Gitt

Kripo, kruco kaj krono

Prof. Dr. Werner Gitt erklärt in dieser Schrift den Heilsplan Gottes - angefangen bei der Geburt Jesu (Krippe), über seinen Tod (Kreuz), bis hin zur Entrückung und ewigen Herrlichkeit (Krone).

Gott schuf Abhilfe für die "Urkatastrophe" der Menschheit, den Sündenfall. Wie in der Bibel vorhergesagt, sandte er seinen Sohn auf die Erde. "Nie aber hat die Welt einen Gott gesehen - bis es Weihnachten wurde."

Das Kreuz wurde für Kritiker zum Anstoß. Sie verstehen nicht, wie ein "Hinrichtungsinstrument" zum Zentrum eines Glaubens werden kann. Prof. Dr. Gitt sieht diese Kritik als Indiz, dass die Menschen ihr Sündenbewusstsein verloren haben: Es gab keinen anderen Weg für die Rettung des Menschen, weil die Trennung zwischen Gott und uns durch die Sünde so groß ist.

Wenn Jesus einmal wieder kommt, wird man ihn als König erkennen. Dann wird die Menschheit zweigeteilt sein in Angenommene und Verworfene. Für diejenigen, die Jesus in ihr Leben aufnehmen wollen, gibt es ein vorformuliertes Gebet, das ihnen dabei hilft.

Dieses Traktat eignet sich besonders gut zur Weitergabe an suchende Menschen!

8 Seiten, Best.-Nr. 122-35, Kosten- und Verteilhinweise | Eindruck einer Kontaktadresse


Kripo, kruco kaj krono

Prakatastrofo

Ĉiam denove furiozas katastrofoj en nia mondo. Pro la cunamo en decembro 2004 mortis pli ol 160 mil homoj; la drono de Titanic postulis 1522 homajn vivojn, la dua mondmilito postlasis 50 milionojn da mortigitoj. Tamen la prakatastrofo estis la origina peko en la ĝardeno Eden, en la paradizo. Ĝi estas la kaŭzo de ĉiuj aliaj katastrofoj, kiuj iam ajn okazis ie en la mondo. La unua peko okazigis disdividon de la homo disde Dio. Kaj sen Dio la homo falas en la vorticon de eterna perditeco. Se Dio tolerus en la ĉielo unu nuran pekon, do ankaŭ la sufero kaj la morto envenus tien, kaj tion Dio ne volas.

Tio rompas la koron de Dio: la homoj, kiujn Li kreis kaj ilin amas, deturnis sin de Li. Tiamaniere ili akiris por si la morton. Ni diras proverbe: „Neniu planto kreskas kontraŭ la morto.” Eĉ neniu herbo en la ĝardeno Eden! Tamen, probable Dio havas iun medikamenton?

La helpo de Dio – Li sendis sian Filon

Tamen Dio jam en la ĝardeno Eden havis sian savoplanon kaj ĝin anoncis – kvankam tiam ankoraŭ tre kodite – jam tuj post la origina peko: „Kaj mi metos malamikecon inter vi kaj la virino kaj inter via idaro kaj ŝia idaro; ĝi frapados vian kapon, kaj vi pikados ĝian kalkanon” (1.Moseo 3,15). En la neniam finiĝinta ĉeno de profetaj eldiroj ĉiam denove estas atentigite pri la venonta Savanto, kiel ekzemple:

  • „Eliros stelo el Jakob, kaj leviĝos sceptro el Izrael“ (4.Moseo 24,17).
  • „Kaj vi, ho Bet-Leĥem Efrata, kiu estas malgranda inter la milejoj de Judujo, el vi eliros al Mi tiu, kiu devas esti reganto en Izrael kaj kies deveno estas de tempo tre antikva” (Miĥa 5,1).

La absolute lasta anonco de la Savanto estis perita per anĝelo, kiam tiu al Jozefo revelaciis la naskiĝon kaj la nomon de la ĉiela infano: „Maria, via edzino, … naskos Filon, kaj vi nomos lin Jesuo; ĉar li savos sian popolon de ĝiaj pekoj“ (Mateo 1,20-21).

En la historiaj tempoj multaj personoj alpaŝis la mondscenejon, farante ĉe la homoj grandan nomon de si: imperiestroj kaj reĝoj, poetoj kaj filozofoj, guruoj kaj sorĉistoj, bonaj kaj malbonaj. Tamen neniam la mondo vidis Dion – ĝis okazis la kristnasko. La infano en la kripo ne estas tiaspeca Dio, kian la grekoj imagis sur Olimpo aŭ la pragermanoj en la boskoj de Walhall. Li estas la sola, kiu estis povinta diri: Mi estas la Kreinto, per kiu ĉio estis farita (Johano 1,1+3); „Mi estas la vero” (Johano 14, 6), „Mi estas la bona paŝtisto” (Johano 10,1), „Mi estas la pordo” [al la ĉielo] (Johano 10,7).

Kian vojon li surpaŝis en tiu ĉi mondo? Ĉu li venis en akompano de cimbaloj kaj trumpetoj aŭ de tindra tumulto? Ĉu li venis akompane de ĉielaj anĝeltaĉmentoj ? Ne! Dio elektis virgan virinon el Izraelo – Maria – kiu trovis ĉe Li gracon por naski la Filon de Dio en la mondon. Tiamaniere Li surprizis ankaŭ judojn, kiuj pri sia Mesio ekzemple retenis en siaj oreloj jenajn profetajn eldirojn: „Jen via reĝo iras al vi” (Zaĥarja 9,9) aŭ: „Li frakasos kaj detruos ĉiujn regnojn” (Daniel 2,44). Tiel ili ne atendis infanon en kripo, sed veran reĝon! Tiu devus surpaŝi en plena povo kaj forpeli romanojn el Izraelo; li devus establi sian rezidejon en Jerusalemo kaj nomumi ĉefpastrojn kaj skribistojn ministroj.

Sed Jesuo tiamaniere ne venis, tial judoj lin malakceptis. Ili pretervidis tiujn bibliajn versiklojn, kiuj eldiras, ke li unue venos kiel infano: „Ĉar infano naskiĝis al ni, filo estas donita al ni” (Jesaja 9,5). De tiu unu-sola dependas, ĉu ni travivos nian eternon en la ĉielo aŭ en la infero. Tiu mesio karakteriziĝas per 3 K, kiel sekve:

  • Kripo (la unua K simbolas la alvenon de Jesuo en tiu ĉi mondon)
  • Kruco (la dua K simbolas nian saviĝon, kiun efektivigis Jesuo sur la kruco)
  • Krono (la tria K simbolas la kronon de Jesuo okaze de lia denova alveno kiel reĝo).

Ne troviĝas kruco sen la kripo! Ne troviĝas krono sen la kruco! Sen la kripo kaj sen la kruco ne troviĝas la ĉielo por ni! Tial unue devis okazi la kristnasko!

Kio ĉagrenas rilate krucon?

La kritikantoj de kristana kredo ĉiam denove starigas la demandon: Kial do tiu brutala morto sur la kruco? En via kredo ĉio turniĝas ĉirkaŭ la instrumento de la mortigo. Ĉu Dio ne povis surpaŝi pli mildan vojon, por venigi nin homojn en klarecon? Kial la vojo al la repaciĝo pavimita per morto, doloroj, larmoj kaj funebro? Ĉu tio ne povus esti realigita pli milde, estetike kaj stilplene? Ĉu Dio ne povus simple fermi unu okulon koncerne niajn malperfektaĵojn?

Neniu el tiu „kial?” pravas, ja ili malserioze prenas la pekon. Kaj tio ŝajnas esti la malsano de nia tempo. Nur de la kruco ni povas legi, kion ni povas trovi en neniu libro de iu ajn filozofo kaj pensulo:

  • La kruco montras al ni, kiom profundan abismon la peko fosis inter Dio kaj homo. La abismo estas tiom senmezura, ke la infero estas ĝia konsekvenco (Mateo 25,46).
  • La kruco donas al ni realan imagon pri tio, kiom proksime Dio paŝas al ni en sia amo, nome tiom, ke Li per sia Filo, vere dirite, sian plej amatan eston ŝiris de sia koro.
  • La kruco de Jesuo estas la plej profunda malsupreniro de Dio. La Kreinto de la universo kaj de tuta vivo permesas sin mortigi kvazaŭ krimulo, sen defendi sin. Kiom alta prezo por la peko! Sed tiamaniere Jesuo povas ĉiun pekulon inviti al si: „Kaj tiun, kiu venas al mi, mi ja ne elĵetos” (Johano 6,37). Tamen validas ankaŭ: Tiu, kiu ne venas, estas perdita – eĉ poreterne!
  • La kruco markas ankaŭ la finon de ĉiuj homaj savvojoj. Tial Jesuo povis tiel ekskluzive anonci: „Neniu venas al la Patro krom per mi” (Johano 14,6). Ĉiuj religioj estas, konfrontitaj kun la kruco, nur briletanta fatamorgano en la dezerto de la perdita homaro.

La kristnaska mesaĝo estas kune kun la krucmesaĝo la unika savmesaĝo: „Ĉar la Filo de homo venis, por savi tion, kio estis perdita” (Mateo 18,11).

Li venos denove

Jesuo venos en tiun ĉi mondon la duan fojon. Tiam tamen ne plu kiel infano en la kripo, sed kiel la reĝo, juĝisto kaj reganto de mondoj. Ĉe Mateo 24,30 li sendube antaŭdiris tiun eventon: „Kaj tiam aperos sur la ĉielo la signo de la Filo de homo, kaj tiam ploros ĉiuj gentoj de la tero, kaj oni vidos la Filon de homo, venantan en la nuboj de la ĉielo kun potenco kaj granda gloro.”

Kia motivo por ĝojo! La Kreinto de la mondo aperas! La Savanto de la mondo venas! Sed kial ni legas en la Apokalipso 1,7: „Kaj ĉiuj gentoj de la tero ploros pro li”? Kial oni krios: „Falu sur nin [montoj kaj rokoj], kaj nin kaŝu for de la vizaĝo de la Sidanto sur la trono” (Apokalipso 6,16)? Multaj aŭdis dum ilia vivotempo pri la nepreco decidiĝi por tiu Jesuo, sed ili diris „ne”! Nun ili estas perditaj kaj ili povas nenion plu ripari. Estas senrevene tro malfrue. Tial ili krias kaj hurlas.

La plej multaj homoj iras siajn vojojn, sur kiuj Jesuo ne ĉeestas. La inventkapacito por tio estas enorma. Tiel ekzemple la konata usona aktorino Shirley MacLaine, vivanta kun sia hundo en ranĉo, diris: „Kun mia hundo Terry mi eĉ havas miaflanke mian propran dion – ĝi estas reenkarniĝo de la egipta dio Anubiso, kiu havas formon de hundo. Povas soni strange, tamen Terry kaj mi travivis minimume unu komunan vivon en la antikva Egipto. Li kiel la besto-dio kaj mi kiel princino. Nun la vivo kunigis nin denove.”

Jesuo venos denove en formo videbla: „Jen li venas kun la nuboj; kaj lin vidos ĉiu okulo, kaj tiuj, kiuj lin trapikis; kaj ĉiuj gentoj de la tero ploros pro li“ skribis Johano en Apokalipso 1,7. Kiam Neil A. Armstrong 20-an de julio 1969 kiel la unua homo metis sian piedon sur la surfacon de la luno, 500 milionoj da homoj spektakompanis tiun eventon helpe de televidaj aparatoj. Lady Diana el Anglujo perdis sian vivon okaze de karambolo surstrate. Kiam 6-an de septembro 1997 pasis la ĝis tiam plej granda funebraĵo en Londono el ĉiuj tempoj, la ceremonion spektis 2,5 miliardoj da homoj sur la televidaj ekranoj – kvardek procentoj de la mondloĝantaro! Tial tio fariĝis la unua „globalenterigo” en la homa historio.

Sed por la alveno de Jesuo oni ne bezonos televidajn kamerojn. Ĉiuj homoj travivos tiun la plej grandan eventon de la mondhistorio „live” (rekte). Por ĉiu homo Jesuo estos videbla. Tio ne validas nur por la mondloĝantaro, kiu tiutempe vivos, sed ankaŭ por ĉiuj generacioj el la tuta homa historio. Ankaŭ ĉiuj legantoj de tiu ĉi artikolo ĉeestos kaj vidos. Tiam troviĝos nur plu unu nura demando por debati: Al kiu grupo apartenas mi? Al la grego de la savitaj aŭ de la perditaj?

Jesuo revenos subite: „Ĉar kiel la fulmo venas el la oriento kaj montriĝas ĝis la okcidento, tiel ankaŭ estos la alesto de la Filo de homo” (Mateo 24,27). En unu nura momento li estos videbla samtempe sur la tuta terglobo. En kiu taghoro tio okazos? La respondon ni trovas ĉe Luko 17,34: „En tiu nokto estos du viroj sur unu lito; unu estos prenita, kaj la alia lasita.” Do nokte? Sed du versiklojn poste ni legas: „Du viroj estos sur kampo [= taghela situacio]; unu estos prenita kaj la alia lasita.” Mi ne scias, ĉu la malkovristo de Ameriko Kristoforo Kolumbo konis tiun ĉi tekstoparton el la Biblio. Li povus sendiskute eltiri sekvan konkludon: Se la denova alveno de Jesuo okazos en la sama momento, kaj la Biblio priskribas la situacion tiel dumtage, kiel ankau dumnokte, tio estas ebla nur sur la sfero. Mi povas do velnavi okcidenten kaj tamen mi atingos orienton. Estas interese, ke la evangeliisto Luko skribis tiujn ĉi vortojn en la tempo, kiam la homoj havis neniun imagon pri la sfera formo de la planedo tero.

Ambaŭ versikloj montras al ni ankoraŭ ion esencan. Okaze de la denova alveno troviĝos disdivido de la homaro en du grupojn. Estos distingite inter la alprenitaj kaj la lasitaj. Per tio estas jam difinita la vera problemo de la homaro. Nur unu demando estas grava: Ĉu mi apartenas al la grupo de la savitaj aŭ al tiu de la perditaj?

Ĉu jam decidite?

Dio kreis ĉiujn homojn kiel personecojn, kiuj disponas pri libera volo. Tio levas nin klare super de la bestoj. La libera volo permesas ambaŭ elektojn – distanciĝi de Dio aŭ proksimiĝi al Li. Dio faris en Kristo ĉion, por konduki nin sur la ĝustan vojon en la ĉielon. Tamen instruas la Biblio tre impresige kaj averte, ke ne ĉiuj surpaŝas la vojon de la savo. Kion Dio povus tiusence fari? Se Li forprenus de ni nian liberan volon, do Li prirabus nin de nia personeco, ni fariĝus maŝinoj, marionetoj, robotoj, kiuj nur procedas laŭ la antaŭpreparita programo. Sed en tiu ĉi kaj en la alia mondo la libera volo estas tre signifa parto de la personeco. De nia elektodecido dependas tiel ankaŭ nia eterna stato.

Ĉu ni preparis nin por tiu venonta tago? En la parabolo pri dek virgulinoj admonas nin Sinjoro Jesuo por esti preparitaj. Li taskigas nin pripensi: Ĉiuj dek virgulinoj tamen estis „kredemaj” personoj, ili ĉiuj firme kredis: la nupto okazos. Tamen ne ĉiuj el ili agis laŭ sia konvinko. Kaj nur kvin el ili atingis la celon. Al la nepreparitaj Jesuo diris: „Mi ne konas vin!” (Mateo 25,12). Tiel ili preterpasis sian tutan eternon. Okazis, kiel iam diris Heinrich Kemner: „Oni povas preterdormi eĉ la vojon en la inferon!” Al Hermann Bezzel apartenas la nepra averto: „Oni povas ĝisfine froti la preĝejajn benkojn kaj tamen trovi sian finon en pereo.” La tiel nomataj „kredantoj”, kiuj nur konfirmas la faktojn, sed ili tion ne aplikas en sia persona vivo, kubĵetas per sia eterna vivo.

Ĉiuj tri K-oj aŭ neniu!

Dum ĉiuj jaroj okaze de la kristnaskaj tagoj ĉiam denove oni tre volonte festas la infanon Jesuon en la kripo. Ofte ĉio restas ĉe tio. Tamen oni ne povas disdividi la tri menciitajn „K-ojn”. Al Jesuo apartenas la kripo de lia homfariĝo, la kruco de lia suferado kun lia aldona resurekta venko, sed ankaŭ la krono de lia reĝeco, kiu dum lia denova alveno estos evidenta por ĉiu. Tio ĉi ek de la komenco estis la savoplano de Dio kontraŭ la prakatastrofo de tiu ĉi mondo. La lasta katastrofo, kiun travivos la homoj sen Jesuo, estas la infero. Bedaŭrinde ĝi konsumos pli da homaj vivoj ol ĉiuj aliaj katastrofoj en la historio kune – kaj tiu dua morto daŭros poreterne! Sed dum la kristnaska festo, kaj ne nur tiam, Dio nin demandas, tute persone, ĉu ni estas pretaj akcepti la donacon „Kripo, kruco kaj krono”. Diru JES al Li, alprenu la pardonon de viaj pekoj per Jesuo Kristo kaj fiksu tion en formo de via persona preĝo! Via preĝo povus teksti ekzemple tiel:

„Sinjoro Jesuo, mi hodiaŭ legis, ke mi nur pere de vi povas veni en la ĉielon. Mi volas esti iam kun vi en la ĉielo. Savu min do de la infero, en kiun mi pro mia kulpo verdire devus veni. Sed ĉar vi min tiel amas, vi ankaŭ por mi mortis sur la kruco kaj tie pagis la punon por miaj pekoj. Vi vidas mian tutan kulpon – ekde mia infanaĝo. Vi konas ĉiun unuopan pekon, ĉion, pri kio mi nun konscias, sed ankaŭ ĉion, kion mi delonge forgesis. Vi konas ĉiun ekscitiĝon de mia koro. Antaŭ vi mi estas kiel malfermita libro. Tia, kia mi estas, mi ne povas al vi en la ĉielon. Mi petas vin, pardonu miajn pekojn, pro kiuj mi el mia tuta koro bedaŭras. Venu nun vi en mian vivon kaj faru ĝin nova. Helpu min, demeti ĉion, kio antaŭ vi ne estas en ordo, kaj donacu al mi novajn kutimojn, kiuj troviĝus sub via beno. Malfermu al mi aliron al via Vorto, la Biblio. Helpu min kompreni, kion vi volas al mi diri, kaj donu al mi obeeman koron, por ke mi faru tion, kio al vi plaĉas. Vi estu ekde nun mia SINJORO. Mi volas vin sekvi, montru al mi la vojon, kiun mi iru sur ĉiuj kampoj de mia vivo. Mi dankas vin, ke vi min elaŭdis, ke mi nun rajtas esti infano de Dio, kiu iam estos ĉe vi en la ĉielo. Amen.”

Direktoro kaj profesoro
D-ro-inĝ. Werner Gitt