Wir verwenden Cookies, um die Benutzerfreundlichkeit dieser Webseite zu erhöhen (mehr Informationen).

Traktate

Prof. Dr. Werner Gitt

Ĉu frenezo aŭ vero? Resurekto de Jesuo Kristo

Im Laufe der Geschichte haben sich immer wieder Menschen gegen den Glauben an eine Auferstehung der Toten ausgesprochen. Sie sollten aber bedenken, dass Jesus seine Auferstehung nicht nur durch Worte verkündigen lässt, sondern sie beweist, indem er sich mehrfach an unterschiedlichen Orten und bei verschiedenen Gelegenheiten direkt zeigt.

Mit dem Geschehen der Auferstehung hat Gott uns eine Wirklichkeit gezeigt, die weit über unsere Erfahrungswelt von Raum und Zeit hinausgeht: Unsere dreidimensionale Welt ist nicht die ganze Wirklichkeit. Jesus hat uns die Realität der Ewigkeit bezeugt.

10 Seiten, Best.-Nr. 137-35

Dieser Artikel ist leider nicht lieferbar.


Ĉu frenezo aŭ vero?
Resurekto de Jesuo Kristo

Kio estis ĝis nun la plej granda evento en la mondhistorio?

Ĉu tio estis eltrovo de komputilo fare de Konrad Zuse (1910-1995); ĉu la malkovro de Ameriko en la jaro 1492 fare de Kristoforo Kolumbo (1451-1506); ĉu la unua surluniĝo 21-an de Julio 1969 fare de Neil Armstrong (1930-2012)? Tiu lasta kiel la unua Terano per sia piedo surpaŝis la surfacon de la luno kaj diris famajn vortojn: »Malgranda paŝo por la homo, sed granda paŝo por la homaro.«

Ĉiuj-ĉi eventoj estis tre gravaj, tamen ili ne atingas la eventon, pri kiu ni volas nun aparte pripensi. Tio estas la resurekto de Jesuo Kristo el la morto! Tiu evento havas signifon por ĉiu homo sur la Tero. Se oni pripensas la eldiron de Neil Armstrong, oni povus diri ankaŭ tiel: La resurekto estis la plej granda paŝo, iam ajn farita por la homaro, sed ankaŭ la paŝo, kiu provokis kaj daŭre provokas plej multe da duboj.

Kritikaj obĵetoj koncerne la resurekton

Dum la iro de la historio ĉiam denove homoj esprimis obĵetojn kontraŭ la releviĝo el la morto. Ĉi tie mi volas mencii nur kvin kritikajn esprimojn.

1. Sadukeoj: Jam al Jesuo proksimiĝis grupo da piaj viroj por kontraŭstari la releviĝon el la morto. Ili lin provokis per la demando, per kiu ili volis lin logi en falilon (Mateo 22,23-33): Se sep fratoj unu post la alia edziĝus kun la sama virino kaj tiu fine same mortus, al kiu ŝi do apartenus post la releviĝo? Jesuo ilian obĵeton nuligis per eldiro, ke transe de la morta limo geedziĝo ne troviĝas. Sed li aldonis logikan taskon, citinte el la dua libro de Moseo 3,6: »Mi estas la Dio de via patro, la Dio de Abraham, la Dio de Isaak, kaj la Dio de Jakob.« Sed ĉar Abraham, Isaak kaj Jakob mortis, ili konsekvence devas resurekti el la morto, ja: »Dio estas Dio ne de la mortintoj, sed de la vivantoj« (Mateo 22,32b).

2. Martin Heidegger: La konata germana filozofo Martin Heidegger (1889-1976) argumentis koncerne la resurekton ne surbaze de la fido, tamen trafe: »Se Jesuo el Nazaret releviĝis el la morto, tiam la tuta scienca rekono estas nur portempa.« Li sekvis logikon: se estas vere, ke Jesuo el Nazaret releviĝis el la morto, tiam ni kun nia naturscienca pensado mem surmetis senbazajn limojn.

3. Rudolf Augstein: Al Rudolf Augstein (1923-2003), la eldonisto de la plej granda germana magazino Der Spiegel oni iomete antaŭ lia morto starigis demandon: »Ĉu vi kredas en Dion?« Je tio li respondis: »Ne … Mi ne kredas en resurekton de iu ajn el la morto, kaj sekve mi ankaŭ ne bezonas okupiĝi pri tio plu. Kiam mi ne plu estas, do mi ne plu estas!« – Kiel fatala erarpenso!

4. Paroĥestro en embaraso pro sia prediko: Estis ioma tempo antaŭ la paska semajno, kiam mi troviĝis en interparolo kun iu paroĥestro. Li klarigis al mi, ke dum alproksimiĝas la paskaj tagoj, li falas en embarason pro sia prediko – tiel li tion esprimis. Kiel paroĥestro li tamen ne kredis en la resurekton de Jesuo.

5. »Die Zeit«: La semajngazeto Die Zeit tiel formulis titolon por la paska eldono (n-ro 16, 8-an de Aprilo 2009): »La plej nekredebla rakonto de la mondo. Nenio sonas pli nekredebla ol la resurekto de Jesuo!«

La atestantoj de la resurekto

Dio povus al ni anonci pere de sia profeto: »La resurekto de Jesuo okazis. Mi levis lin el la morto.« Tio tamen vokus al la podio ankoraŭ pli da dubantoj ol tio jam okazas. Sed Dio tion ne faris. Jesuo igas sian resurekton anonci ne per vortoj, sed li pruvas ĝin mem tiel, ke li kelkfoje aperis sur diversaj lokoj dum diversaj okazoj.

En la Nova Testamento la atestantoj 15-foje atestas, ke ili ĝisvivis Jeson resurektinta kaj viva:

Maria el Magdala (Johano 20,11-18)

Virinoj ĉe la tombo (Mateo 28,9)

Du disĉiploj survoje al Emaus (Luko 24,13-35)

Petro (Luko 24,34; 1 Korintanoj 15,5)

10 disĉiploj sen Tomaso dum la paska lundo (Johano 20,19)

11 disĉiploj inkluzive Tomaso (Johano 20,26)

7 disĉiploj ĉe la lago de Tiberia (Johano 21,1-22)

11 disĉiploj sur iu monto en Galilea (Mateo 28,16-20)

12 disĉiploj, unue Kefa (1 Korintanoj 15,5)

500 fratoj (1 Korintanoj 15,6)

Jakob, frato de la Sinjoro (1 Korintanoj 15,7)

Ĉiuj apostoloj (1 Korintanoj 15,7; Marko 16,19-20; Luko 24,50-53; Agoj de apostoloj 1,3-12,26)

Stefano, post ĉieleniro (Agoj 7,55-56)

Apostolo Paŭlo, post ĉieleniro (antaŭ Damasko okaze de konvertiĝo: Agoj 9,3-5; en la templo: Agoj 22,17-21; en karcero en Cesarea (Agoj 23,11)

Apostolo Johano, post ĉieleniro (Apokalipso 1,12-20).

Ni komentas kelkajn atestadojn:

1. Maria el Magdala (Johano 20,1-18): Jam tre frue dum la paska dimanĉo ŝi ekpaŝis al la tombo de Jesuo. Veninte ĝis ĝardeno, ene de kiu troviĝis la tombo de Jesuo, ŝi tiel forte ektimis, ke ŝi komencis plori. Kiu povus deruli la ŝtonegon de la tombenirejo? La tombo estis malplena. Forta timo ŝin obsedis kaj ŝi ekkuris al la tranoktejo, kie troviĝis Petro kaj Johano. Ili ambaŭ tuj foriris al la tombo. Johano alvenis la unua, preskaŭ senspira, poste ankaŭ Petro. Maria el Magdala troviĝis malproksime post ili du. Johano proksimiĝis al la tombo, tamen li ne enpaŝis ĝin, sed li vidis, ke tie sur la malplena kuŝejo troviĝis nur la tukoj. Kiam Maria el Magdala alpaŝis la tombon, Johano kaj Petro jam ne plu tie troviĝis. Ŝi enpaŝis la tombon kaj kun konsterno konstatis, ke ĝi estas malplena. Subite ŝi vidis du brile blanke vestitajn virojn tie, kie antaŭe kuŝis Jesuo; unu ĉe la kapo kaj la alia ĉe la piedoj. Ŝi ne rekonis, ke temis pri du anĝeloj. Kaj la viroj demandis al ŝi: »Virino, kial vi ploras?« Kaj larmoplene ŝi respondis: »Ĉar oni forprenis mian Sinjoron, kaj mi ne scias, kien oni lin metis« (Johano 20,13). Ŝi turnis sian kapon kaj subite vidis viron, starantan antaŭ si. Ŝi opiniis lin ĝardenisto, kaj li ŝin demandis: »Virino, kial vi ploras, kiun vi serĉas« (Johano 20,15). Ankaŭ lian voĉon ŝi unue ne rekonis. »Sinjoro, se vi forprenis lin, sciigu min, kien vi metis lin, kaj mi lin forprenos« ŝi provis informiĝi. Sed poste li alparolis ŝin per ŝia nomo: »Maria!« Tio tuŝis ŝian koron. Neniam iu ŝian nomon elparolis tiel fajne, kiel li. Nun ĉio estis klara, kiu antaŭ ŝi staras. Tio estas Jesuo, resurektinta el la morto. Tiel ŝi fariĝis antaŭ ĉiuj la unua atestanto de la resurekto de Jesuo.

2. Du disĉiploj survoje al Emaus (Luko 24,13-31): Jesuo renkontis du siajn disĉiplojn survoje al Emaus. Surbaze de la Biblio li al ili klarigis la sencon de sia sufero kaj manĝis kun ili. Laŭ la maniero, kiel li rompis la panon, ili lin rekonis.

3. Dekunu disĉiploj (Johano 20,26-28): Ok tagojn post la pasko Jesuo denove aperis al dekunu disĉiploj. Ĉi-foje ankaŭ Tomaso troviĝis inter ili. Jesuo permesis al Tomaso palpi la vundojn por tiel forigi lian nekredemon: »Etendu ĉi tien vian fingron kaj vidu miajn manojn; kaj etendu vian manon kaj enmetu ĝin en mian flankon; kaj ne estu nekredema, sed estu kredanta. Tomaso respondis al li kaj diris: Mia Sinjoro kaj mia Dio!« (Johano 20,27-28).

4. Sep disĉiploj (Johano 21,1-22): Jesuo aperis al la sep unuaj vokitaj disĉiploj ĉe la lago de Genazeret, kiam ili revenis de a sensukcesa fiŝkaptado (Simon Peter, Tomaso, Natanael, du filoj de Cebedeo kaj ankoraŭ du aliaj disĉiploj). Laŭ lia vorto ili poste povis kapti 153 fiŝojn kaj Jesuo manĝis kun ili.

5. Pli ol 500 fratoj: Pri la plej granda samtempa atestado raportas la 1-a epistolo al Korintanj 15,6: »Poste li aperis al pli ol kvincent fratoj samtempe, el kiuj la plimulto restas ĝis nun, sed kelkaj jam ekdormis.«

6. Ankaŭ post la ĉieleniro Jesuo plurfoje aperis kiel la resurektinta. Kiam Stefano pro sia fido en Jesuon estis ŝtonumita, li povis de tiu loko rigardi en la ĉielon kaj li vidis Jesuon: »Jen mi vidas la ĉielon malfermitan kaj la Filon de homo starantan dekstre de Dio« (Agoj 7,55-56).

Gravaj historiistoj la resurekton de Jesuo Kristo difinis kiel la plej certan historian aserton en la antikva tempo. Tiel ekzemple la promovita sciencisto profesoro Thomas Arnold (1795-1842), aŭtoro de la verko History of Rome (Historio de Romo) en tri volumoj, kaj posedanto de la katedro por la nova historio en Oksfordo skribis: »Mi konas neniun fakton el la historio de la homaro, kiu okaze de honesta esploro estus pruvita per pli bonaj kaj kompletaj argumentoj de ĉia speco, kiel la granda signo, donita al ni de Dio, nome, ke Kristo mortis kaj denove resurektis el la morto.« Eĉ tia skeptikulo kia la kantaŭtoro Wolf Biermann la resurekton komentis kiel la »plej firman valuton sur la foiro de la espero«.

Kian signifon havas la resurekto de Jesuo por ni?

1. La vorto de Dio montriĝis vero: Per la resurekto de Jesuo ĉiuj eldiroj el la profetaj vortoj en la Malnova Testamento komplete plenumiĝis. Tiel la profeto Jesaja (en la ĉapitro 53,8-9+11) indikas la morton de Jesuo, lian tombon kaj lian resurekton: »De sur la tero de vivantoj li estas fortranĉita, pro la kulpo de mia popolo li estas frapita. Inter malboneguloj oni donis al li tombon, inter riĉuloj post lia morto, kvankam li ne faris maljustaĵon kaj trompo ne estis en lia buŝo … La laborfrukton de sia animo li vidos, kaj satiĝos. Per konigo de li Mia virtulo-servanto virtigos multajn; kaj iliajn pekojn li portos sur si.« Kiel oni povus montri ankaŭ aliloke[1], la Biblio estas la nura libro en la monda historio, kiu portas la Dian sigelon de vereco.

2. Post la resurekto de Jesuo Dio rekonis la oferon, oferita sur Golgoto: Nenio cetera – nek propraj faroj nek iu ajn religio – havas forton por nin purigi de niaj pekoj. Nur la verŝita sango de Jesuo sur la kruco sur Golgoto estas tiu nura efikoplena rimedo por purigado (1 Petro 1,19).

3. La resurekto de Jesuo kiel la bazo: La resurekto de Jesuo estas la bazo por nia releviĝo kaj la certigo, ke ankaŭ ni pere de li povas akiri la eternan vivon, kaj tiel li promesis: »Mi estas la releviĝo kaj la vivo; kiu kredas al mi, eĉ se li estos mortinta, tiu vivos, kaj ĉiu, kiu vivas kaj kredas al mi, por ĉiam ne mortos« (Johano 11,25-26).

4. La resurekto estas la ĉefa kolono de nia sava kredo: Sen la fakto de la resurekto ĉia anoncado estus vana: »Kaj se Kristo ne releviĝis, via fido estas vana; vi estas ankoraŭ en viaj pekoj« (1 Korintanoj 15,17). Post pli longa diskuto kun iu islamano tiu starigis al mi direktitan demandon: »Se do iu al vi pruvus, ke Jesuo verdire ne releviĝis, ĉu en tia kazo via kredo perdiĝus?« Je tio mi al li unusence respondis: »Jes!« Se Jesuo ne releviĝus, tiam milionoj da homoj paŝus sur falsa vojo, tiam ĉiuj diservoj kaj preĝoj estus senfruktaj. Ĉia klopodo je la regno de Dio restus sen iu ajn signifo. Ĉiuj martiroj pro Jesuo estus mortintaj vane. Ili daŭre restus en siaj pekoj kaj tiel perditaj. En tia kazo pravus la ateistoj kaj la teoriistoj de evoluciismo. Sed Jesuo releviĝis! Kaj tial ĉiu prediko havas valoron ĝin diri; ĉiu servo en la nomo de Jesuo havas valoron. La fido en Jesuon savas kun certeco!

5. La morto estas supervenkita: Kiu kredas en Jesuon, tiu la problemon de la morto ĝisfine solvis. Paŭlo priskribas la venkon de Jesuo super la morto en la 1-a epistolo al Korintanoj 15,54-55+57: »Sed kiam ĉi tiu putrema surmetos senputrecon, kaj ĉi tiu mortema surmetos senmortecon, tiam plenumiĝos la skribita diro: La morto forglutiĝis en venko. Ho morto, kie estas via venko? Ho morto, kie estas via pikilo? … Sed danko estu al Dio, kiu donas al ni venkon per nia Sinjoro Jesuo Kristo!«

6. Pere de la evento de la resurekto Dio montris al ni la realon, kiu larĝe transcendas la mondon de nia spertado de spaco kaj tempo: Nia tridimensia mondo ne estas jam la tuta realo. Jesuo atestis al ni pri la realo de la eterno.

Kion signifas la resurekto de Jesuo por vi, kara legantino, kara leganto?

Ĉiu, kiu per sia preĝo sin turnas al Jesuo, antaŭmetas ĉe li siajn pekojn kaj konfidas al li sian vivon, estos liberigita de ĉiuj ŝarĝoj de kulpo kaj ricevos de li la donacon de la eterna vivo. Li firme promesis ne repuŝi iun ajn, venanta al li: »Tiun kiu venas al mi, mi ja ne elĵetos!« (Johano 6,37b). En la Regnon de Dio kondukas neniu alia vojo krom pere de Jesuo (Agoj 4,12). Kaptu la eternan vivon, al kiu vi same estas vokita (1 Timoteo 6,12).

Dir-o kaj prof-o a.D.
d-ro-inĝ-o Werner Gitt

[1] Surbaze de 3268 plenumitaj profetaĵoj de la Biblio oni povas per matematika proceduro pruvi ĝian verecon.